Ditionata acido

El testwiki
Revizio de 18:52, 1 apr. 2024 fare de imported>LiMrBot (pli bona ligilo al CAS per AWB)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Ditionata acido
Kemia strukturo de la
Ditionata acido
3D Kemia strukturo de la
Ditionata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena dutionato
  • Hidrogena ditionato
  • Dutionata acido
Kemia formulo
H2S2O6
CAS-numero-kodo 14970-71-9
ChemSpider kodo 25128
PubChem-kodo 26985
Fizikaj proprecoj
Molmaso 162.14 g mol−1
Smiles O=S(=O)(O)S(=O)(=O)O
Sekurecaj Indikoj
Risko R26
Sekureco S36 S37 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Ditionata acido, hidrogena ditionatoH2S2O6 estas neorganika kemia okso-kombinaĵo de sulfuro, preparita nur en akva solvaĵo, kiam ferika oksido trapasas akvan suspensiaĵon sub nulo Ŝablono:GdC, tiam kiam ruĝa solvaĵo de ferika sulfito unue produktiĝas, kaj sekve ĝi fariĝas palverda solvaĵo de feroza sulfito kaj feroza ditionato:

𝟤𝖥𝖾(𝖮𝖧)𝟥+𝟥𝖲𝖮𝟤 Fe2(SO3)3rug^asolvaj^o+𝟥𝖧𝟤𝖮
𝖥𝖾𝟤(𝖲𝖮𝟥)𝟥 FeSO3palverdasolvaj^o+𝖥𝖾𝖲𝟤𝖮𝟨
𝖥𝖾𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨+𝟤𝖧𝟤𝖮 H2S2O6ditionataacido+𝖥𝖾(𝖮𝖧)𝟤

Proprecoj

Saloj de ditionata acido nomatas ditionatoj kaj neniu acida salo de tiu acido konatas. Ĉiuj ditionatoj estas facile solveblaj en akvo, ili estas mildaj oksidigantoj kaj moderaj reduktagentoj. La strukturo de la ditionataj jonoj similas al etano, tamen la SO3 grupoj havas tute eklipsitan strukturon. La distanco inter la sulfuratomoj estas 2,15 Å kaj la longo inter la S-O ligoj estas iom mallongaj 1,43 Å.

Historio

Ditionata acido estas malkovrita de Gay-Lussac kaj Welter, en 1819,[1] per oksidado de sulfita acido kaj mangana dioksido, kie iom da sulfato akompaniĝas. Kvankam la ditionatoj kaj sulfatoj produktiĝas per du sendependaj konkurencaj reakcioj, la ditionata reakcio estas favorata en malalta temperaturo, dum altigo de temperaturo favoras produktadon de sulfato. La plej probabla vojo estas la unua formado de manganika sulfito, kiu sekve malkomponiĝas, donante manganozan sulfiton kaj ditionaton, laŭ analoga maniero al tiu de la priskribita reakcio kun ferika hidroksido.[2]

Sintezo

𝟤𝖧𝟤𝖲𝖮𝟥+𝖬𝗇𝖮𝟤  𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨+𝖬𝗇(𝖮𝖧)𝟤
  • Per reakcio de duobla interŝanĝo inter baria ditionato kaj sulfata acido:
𝖡𝖺𝖲𝟤𝖮𝟨+𝖧𝟤𝖲𝖮𝟦  𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨+𝖡𝖺𝖲𝖮𝟦
𝟦𝖲𝖮𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮+𝖮𝟤  𝟤𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨

Reakcioj

  • Ditionata acido malkomponiĝas kiam hejtata:
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨 50oC 𝖧𝟤𝖲𝖮𝟦+𝖲𝖮𝟤
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝟤𝖲𝟤𝖮𝟨+𝟤𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Sulfurhavaj acidoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo