Krita eksponento

El testwiki
Revizio de 20:02, 4 apr. 2013 fare de imported>Addbot (Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q901927))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Krita eksponento estas parametro priskribanta ŝanĝojn de fizikaj kvantoj proksime de faztransiro. Mirinde, kritaj eksponentoj ne dependas de precizaj detaloj de la fizika sistemo, sed sole certaj universalaj propraĵoj: la dimensio, la nombro de gradoj de libereco, ktp. Teorie, oni povas kalkuli kritajn eksponentojn per iloj kiel la teorio de Landau, la renormuma grupo, ktp.

Difinoj

Supozu fizika sistemo havas faztransiron ĉe temperaturo T0. Difinu la reduktitan temperaturon

τ=(TT0)/T0.

Do τ>0 estas la senorda fazo, τ<0 estas la orda fazo, kaj τ=0 ĉe la faztransiro.

La krita eksponento k[f] de ia kvanto f(t) estas tie difinita ke

f(t)tk[f]

proksime de la faztransiro. Alivorte,

k[f]=limt0log|f(τ)|log|τ|.

Kelkfoje la dekstra kaj la maldekstra limesoj estas malsama; tiam oni difinas

k±[f]=limt±0log|f(τ)|log|τ|.

Alivorte, k+ priskribas la senordan fazon kaj f la ordan fazon. (Kelkaj aŭtoroj uzas f kaj f anstataŭe.)

Listo de gravaj kritaj eksponentoj

La parametro de ordo estas parametro Ψ(τ;J) kiu nulas ĉe kaj supre de la faztransiro kaj ne nulas sube. La fontkampo J estas ekstera parametro karakterizanta la sistemon: ekz., la premo (por la likvo-gaso transiro) aŭ la ekstera magneta kampo (por magneta transiro). La impresiĝemo χ(τ;J) (angle susceptibility, france susceptibilité) estas difinita kiel

χ=Ψ/J.
  • α: tia ke Cτα, kie C estas la specifa varmo.
  • β: tia ke Ψτβ (por τ<0).
  • γ: tia ke χτγ.
  • δ: tia ke JΨδ ĉe la krita punkto τ=0.

Kritaj eksponentoj pri la korelacia funkcio

La korelacia longo ξ estas karakteriza longo de la korelacia funkcio de kampo ϕ(x) en la sistemo:

ϕ(0)ϕ(r)ϕ21rd2+ηexp(r/ξ).

La parametro η estas krita eksponento. Alia krita eksponento estas la krita eksponento ν respondanta al la korelacia longo, k.e.,

ξτν.