Teorio de Landau

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La teorio de Landau estas makroskopa teorio de faztransiro far Lev Landau. Ĝi kalkulas la kritajn eksponentojn de dua-orda faztransiroj el du aksiomoj:

  1. La libera energio de la sistemo estas analitika;
  2. La libera energio sekvas la simetriojn de la hamiltoniano.

Difino

Konsideru makroskopan sistemon kun faztransiro ĉe temperaturo T0: la sistemo estas senorda ĉe T>T0 kaj orda ĉe T<T0. Elektu ordo-parametron m kiu

  • nulas ĉe T>T0
  • ne nulas ĉe T<T0.

Alivorte, m estas mezuro de la ordo de la sistemo.

La libera energio F de la sistemo (la helmholca libera energio se ni supozas la kanonan ensemblon) estas

exp(Fβ)=Z=iexp(Eiβ).

Ni uzu la proksimumadon de la averaĝa kampo kaj supozu ke

Z(T,m)=exp(F0(T))Dmexp(FL(T,m)).

Do ni uzu la selan proksimumadon

Dmexp(FL(T,m))exp(FL(T,mmin))

kie mmin estas la minimumejo de FL(T,m). Do

A=F0(T)+FL(T,mmin).

Ni supozu ke FL(T,m) analitike dependas de T kaj m kaj sekvas la simetriojn de la sistemo. Do ni skribu la plej ĝeneralan analitikan serion por AL kaj solvu por mmin.

Ekzemplo: Modelo de Ising

La modelo de Ising, kiu modelas magneton kun spinoj si=±1, havas faztransiron por du aŭ pli multaj dimensioj. La kutima ordo-parametro estas la magnetado M=s, kiu estas averaĝo de la spinoj. La modelo de Ising estas simetria per la inversigo de ĉiuj spinoj, k.e. MM.

La esprimo por la libera energio F(M) estas do

FL(T,M)=12a(TT0)M2+14bM4+.

Observu ke ne ekzistas termo kun nepara eksponento de M (M, M3, ktp.) ĉar la simetrio MM. Supozante ke a,b>0 kaj neglektante alta-ordajn termojn, la minimumejo de F estas

Mmin={0se TT0±a(T0T)/bse TT0.

La minimumo de FL estas

FL(T,Mmin)={0se TT0a2(TT0)2/4bse TT0.

Ni vidas ke:

  • Ekzistas faztransiro ĉe T=T0. La faztransiro estad dua-orda: la ordo de la faztransiro estas minimuma la eksponento n tia ke (/T)nF ne kontinuas.
  • Sub T0, la simetrio MM spontanee rompiĝas, ĉar Mmin0.
  • La krita eksponento β estas la eksponento tia ke M(TT0)β sub la faztransira temperaturo. La teorio de Landau prognozas ke β=1/2. (Fakte, β1/3.)

Referencoj