Matricoj de Pauli

El testwiki
Revizio de 22:22, 5 apr. 2023 fare de imported>Cxaux-cxaux-bot (Referencoj: esperantigo de citŝablonoj per AWB)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La matricoj de Pauli estas tri 2×2 kompleksaj matricoj ofte uzitaj en matematiko kaj fiziko. La matricoj estas memadjunktaj kaj unitaj; ili formas bazon de la vektora spaco de nulspuraj memadjunkta matricoj. Ilia simbolo estas la greka litero sigmo: σ1,σ2,σ3 (sed kelka aŭtoroj uzas taŭon anstataŭe). Iliaj difinoj estas jene:

σ1=σx=(0110)
σ2=σy=(0ii0)
σ3=σz=(1001)

La matricoj estas nomitaj pro Wolfgang Pauli, kiu ilin enkondukis en 1925 pro studio de kvantuma mekaniko.

Iafoje oni uzis la "nulan" matricon de Pauli σ0=I (t.e. la 2×2 identan matricon) kune kun la normalaj tri matricoj de Pauli. Tiam, la kvar matricoj formas bazon de la vektora spaco de tutaj memadjunktaj matricoj (inkludante nenulspurajn matricojn).

Karakterizaĵoj

Ili kvadratiĝas al identa matrico:

σ12=σ22=σ32=iσ1σ2σ3=(1001)=I.

Ili estas nulspuraj kaj havas determinanton 1:

trσi=0.
detσi=1

Iliaj du ejgenoj estas ±1. Iliaj ejgenvektoroj estas jene:

ψx+=12(11),ψx=12(11),ψy+=12(1i),ψy=12(1i),ψz+=(10),ψz=(01).

Iliaj komutkrampoj estas jene:

[σa,σb]=2iϵabcσc
{σa,σb}=2δabI.

(Jena εabc estas la simbolo de Levi-Civita.) Iliaj produtoj estas jene:

σaσb=δabI+icϵabcσc.

Vektoro de Pauli

Iafoje oni uzas la vektoron de Pauli, kiu estas vektoro kun tri matricaj komponantoj.

σ=σ1x^+σ2y^+σ3z^.

Oni uzas ĝin konverti inter 3-dimensiaj vektoroj kaj 2×2 nulspuraj memadjunktaj matricoj jene:

aσ=(aix^i)(σjx^j)=aiσjx^ix^j=aiσi.

Vidu ankaŭ

Referencoj