Mezuro (matematiko)

El testwiki
Revizio de 15:53, 2 okt. 2023 fare de imported>Filozofo (Difino: Lingva korekto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mezuro asignas nenegativan reelon aŭ nefinion al ĉiu aro en sigma-alĝebro.

En analitiko, mezuro[1] estas funkcio, kiu asignas al ĉiu mezurebla aro (elemento de sigma-alĝebro) nenegativan reelon aŭ nefinion, laŭ ia koncepto de “grandeco” (longo, areo, volumeno ktp.) de tiuj aroj.

Difino

Supozu, ke Σ estas sigma-alĝebro super la aro X. Do, mezuro super Σ estas funkcio

μ:Σ[0,]

kiu plenumas la ĉi-suban aksiomon (kalkuleblan sumecon):

  • Por ajna kalkulebla kolekto (Si)iI de elementoj de Σ, se ili estas senkomunaĵaj (t.e. pri ajna i,jI, se ij, do SiSj=), do la mezuro de la kunaĵoj estas la sumo de la mezuroj:
  • :μ(iISi)=iIμ(Si).

Specife, se I=, do μ()=0.

Ekzemploj

Sur ajna sigma-alĝebro Σ sur ajna aro, oni povas difini la kalkulan mezuron:

μkalk(S)={|S||S|<0|S|0

Sur ajna sigma-alĝebro Σ sur ajna aro, oni povas difini la trivialan mezuron:

μtriv(S)=0.

Sur la reela linio (aŭ, pli ĝenerale, ajnadimensia eŭklida spaco), oni povas difini la sigma-alĝebron de Lebesgue-mezureblaj aroj kaj sur tiuj la mezuron de Lebesgue.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: mezur/o 6 “Funkcio sur familio de aroj, kiu mezuras ilian amplekson”