Elektra kurento de Planck

El testwiki
Revizio de 15:34, 10 jun. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, formatigo de titoloj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 – konduktiloj,
Fpforto de Planck,
lplongo de Planck,
Ip – elektra kurento de Planck.

En fiziko, la elektra kurento de Planck IP estas la mezurunuo de elektra kurento en sistemo de naturaj unuoj de Planck.

Ĝi egalas al

IP=qPtP=c64πε0G

kie

Ĝia valoro estas

IP ≈ 3,47888(17) · 1025 A

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas IP = 3,47888 · 1025 A ± 0,00017 · 1025 A.

Necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de IP preskaŭ egalas al tiu de G dividita per 2. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.

Fizika signifeco

1 elektra kurento de Planck estas tiu kurento, ĉe kiu 1 ŝargo de Planck trairas dum 1 tempo de Planck.

Ankaŭ, la elektra kurento de Planck estas tiu kurento, kiu, irante tra ĉiu el du rektaj paralelaj konduktiloj de malfinia longo kaj ignoreble malgranda cirkla sekco, situantaj je distanco de 1 longo de Planck inter si en vakuo, kaŭzas inter la konduktoroj forton egalan al 1 forto de Planck por ĉiu 1 longo de Planck de longo de la konduktiloj.

Ankaŭ estas interrilatoj (el kiuj la unua estas simila al la leĝo de Omo kaj la dua estas simila al la leĝo de Joule-Lenz)

IP=VPZP=PPVP

kie

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj