Leĝo de Omo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dosiero:15. Омов закон.ogv

La rezistilo R,
kurento I kaj
tensio U

La leĝo de Omo (nomita por ĝia elkovrinto Georg Ohm) konstatas, ke la proporcio de la elektra tensio (diferenco de la potencialoj) inter la ekstremaĵoj de konduktilo (aŭ rezistilo) rilate al la elektra kurento trafluanta ĝin estas konstanta, se la temperaturo ne ŝanĝiĝas.

Georg Ohm formulis du leĝojn kiuj estas nomataj leĝoj de Omo.

Unua leĝo de Omo

La unua leĝo de Omo esprimas la proporcion inter la elektra tensio kaj la elektra kurento. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

R=UI

kie U estas la tensio (esprimita en volto) inter la ekstremaĵoj de la konduktilo, kaj I estas la elektra kurento trafluanta ĝin.

Dua leĝo de Omo

La dua leĝo de Omo permesas kalkuli la elektran rezistancon de konduktilo, se vi scias la karakterizojn fizikan kaj ĝeometran. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

R=ρlA

kie l estas la longo de la konduktilo (esprimita laŭ metroj), A ĝia sekcio (esprimita de la kvadratoj de metroj ), kaj ρ estas parametro, kiu dependas je la konduktilo kaj la temperaturo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Ĝermo