Imaginara parto: Malsamoj inter versioj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
imported>LiMrBot e esperantigita parametro |
(Neniu diferenco)
|
Nuna versio ekde 20:39, 21 jul. 2023

En matematiko, la imaginara parto de kompleksa nombro z, estas la dua ero de la ordigita duopo de reelaj nombroj prezentanta z. Se z = (x, y), aŭ ekvivalente, z = x+iy, do la imaginara parto de z estas y. Ĝi estas skribata kiel Im z. La kompleksa funkcio Im z de argumento z ne estas holomorfa; alivorte, ĝi ne havas derivaĵon en la senco uzata en kompleksa analitiko.
La imaginara parto povas esti esprimita per la kompleksa konjugito kiel
- .
Por kompleksa nombro en trigonometria prezento
- z = r(cos φ + i sin φ) aŭ z = r eiφ
la imaginara parto estas
- Im z = r sin φ.