Valorigo: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
e Faklingvaj plibonigoj
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 19:57, 13 okt. 2024

En matematiko, valorigo estas funkcio, kiu asignas al ĉiu elemento de kampo valoron en komuta grupo, kiu mezuras iaspecan “gradon” de la korpa elemento.

Difino

Supozu, ke haveblas jeno:

Oni povas pluigi la grupon Γ al la ĉi-suba tute ordigita monoido Γ{}:

ααΓ
+α=α+=αΓ.

Do, valorigo sur K estas bildigo

v:KΓ{}

kiu plenumas la ĉi-subajn aksiomojn:

  • Pri ajna aK, do v(a)= se kaj nur se a=0.
  • (Homomorfieco) Pri ajnaj a,bK, do v(ab)=v(a)+v(b).
  • Pri ajnaj a,bK, do v(a+b)min(v(a),v(b)), kaj v(a+a)=v(a).

La valorringo de la valorigo v estas la ringo de elementoj de K, kies valoroj estas pozitivaj:

{aK:v(a)0}.

Tiu subaro de K fakte formas subringon de K.

Ekvivalenteco inter valorigoj

Sur la sama kampo K, du valorigoj

v:KΓ{}
v:KΓ{}

estas ekvivalentaj, se kaj nur se ekzistas ordo-respektanta grupa izomorfio

ϕ:ΓΓ

tia ke, por ĉiu aK,

v(a)=ϕ(v(a)).

Tio estas ekvivalentorilato; ekvivalentoklaso de valorigoj nomiĝas loko.

Ekzemploj

Laŭ la teoremo de Ostrowski, la valorigoj de la kampo de racionalaj nombroj estas ekvivalentaj al unu el la ĉi-subaj:

  • la triviala valorigo,
    v0(x)={x=00x0
  • por ĉiu primo p, la p-ada valorigo, se n estas entjero kaj a,b estas primaj inter si kaj neniu el la du estas divideblaj per p,
    vp(pna/b)={a=0na0

Eksteraj ligiloj