Acetanilido: Malsamoj inter versioj
imported>Sj1mor Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Nuna versio ekde 17:02, 25 nov. 2024
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Acetanilido estas senkolora kemia solidaĵo kun floko-simila ŝajno kun karakteriza odoro. Ĝi estis unu el la unuaj analgeziaĵoj enkondukitaj en Francio kaj Germanio kun la celo anstataŭi la derivaĵojn de la morfino en la traktado de la febro. Pro ĝiaj hepatotoksaj proprecoj ĝi ne plu uziĝas kaj ankaŭ pro la seriozaj problemoj kaŭzataj en la transporto-sistemo de oksigeno. Ĝi estis tute anstataŭita de aliaj salikatoj tiaj kiaj la aspirino kaj la paracetamolo.
Historio
Acetanilido estis unue priskribita en 14-a de aŭgusto 1886 de la germanaj kuracistoj Arnold Cahn (1858-1927) kaj Paul Hepp en la traktado de la febro de kelkaj pacientoj. Tiuepoke, ili estis testantaj la naftalenon kiel eblan vermifugon. La unuaj rezultoj ne estis stimulaj, do, Hepp provis la acetanilidon (kiu estis misidentigita kiel naftaleno) en paciento prezentanta variaĵon da plendoj, inklude pri vermoj.
Iom poste, Hepp raportis al sia kolego ke la naftaleno havis miraklan proprecon je febro-reduktado. Penante konstati tiun observon, ili malkovris ke la botelo, kiun ili kredis esti naftaleno, laŭŝajne estis misetikedigita. Ĉe analizo de la specimeno konservata en la botelo, ili malkovris ke ne temis pri la naftaleno, pro manko de la karakteriza odoro. Seniluziigitaj, ili alkuris al kuzo de Hepp, kiu estis kemiisto, kaj ili malkovris ke la ĉeestanta substanco de la boteleto verdire estis la acetanilido.
Sintezoj
Sintezo 1
- Acetanilido estas produktata per interagado de la acetata anhidrido kaj anilino kun acetata acido kiel kromprodukto:[5]
Sintezo 2
- Acetanilido estiĝas ankaŭ per reduktado de la paracetamolo en acida medio (H+):
Sintezo 3
- Preparado de acetanilido, paracetamolo, fenacetino kaj bucetino ekde la anilino. Unue, anilino reakcias kun acetata acido por formi acetanilidon. Due, acetanilido oksidiĝas en ĉeesto de oksidiganto (K2Cr2O7 aŭ KMnO4) por doni paracetamolon. En la tria etapo, paracetamolo reakcias kun jodoetano por formi fenacetinon kaj laste fenacetino reakcias kun 1-kloro-etanolo por doni bucetinon:
Literaturo
- NIST Webbook
- Comprehensive Experimental Chemistry, V. K. Ahluwalia,Sudha Raghav
- Chlorosulfonic Acid, Richard James William Cremlyn
- Experimental Organic Chemistry: A Miniscale & Microscale Approach, John C. Gilbert, Stephen F. Martin
- Comprehensive Practical Organic Chemistry: Preparations And Quantitative ..., V.K. Ahluwalia, R. Aggarwal, V.K. Ahluwalia
- Drug Discovery: A History, Walter Sneader
- Introduction to Organic Laboratory Techniques: A Small Scale Approach, Donald L. Pavia
Vidu ankaŭ
- Julius Axelrod (1912-2004)
- Bernard Brodie (1907-1989)
- Adolf Kußmaul (1822-1902)
- Arnold Cahn (1858-1927)
- Nitroacetanilido
- Acetamido
- Benzokaino
- Aspirino
- 2-Fenilacetamido
Referencoj
Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj
- ↑ A History of Gastric Secretion and Digestion: Experimental Studies to 1975, Horace W Davenport
- ↑ MSDS
- ↑ Chemical Book
- ↑ Pubchem
- ↑ Metabolic Activation of Drugs and Other Xenobiotics in Hepatocellular Carcinoma, Grace S. N. Lau