Belo (mezurunuo): Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>InternetArchiveBot
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 04:33, 27 aŭg. 2021

La belo[1] (simbole B) estas mezurunuo por la karakterizo de niveloj kaj mezuroj. Ĉi tiujn logaritmajn grandojn oni aplikas en akustiko kaj ĝenerale en tekniko.

Difino

Supozu ke ekzistas du povumoj P1 kaj P0, kaj konsideru la rilatumon P1/P0. Unu belo estas la dekbaza logaritmo de la rilatumo 10.

nombro de beloj=log10P1P0

Alivorte, unu belo respondas al la rilatumo inter du povumoj, kiu egalas 10.

La belo mezuras la rilatumon inter povumoj, kiuj estas (proporciaj al) la kvadratoj de la amplitudoj. Se la amplitudoj estas A1 kaj A0, tiaj ke

P1P0=A12A02,

do

nombro de beloj=2log10A1A0=log10A1A0

Alivorte, unu belo estas la logaritmo de la rilatumo inter du amplitudoj kiu egalas 10.

Konverto al aliaj unuoj

La nepero (simbole Np) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas e = 2,718….

nombro de neperoj=lnA1A0=logeA1A0

Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:

1B=12ln(10)Np1,1513Np
1Np=2ln(10)B8,6859×101B

En la praktiko, oni ofte uzas la dekonon de belo, nomitan (laŭ la internacia prefikso deci-) decibelo (simbole dB).

nombro de decibeloj=10log10P1P0=20log10A1A0

Tial, jen la konverto inter belo kaj decibelo:

1B=10dB
1dB=0,1dB

Historio

La belo estis nomita laŭ Alexander Graham Bell (Esperantigite, Aleksandro Belo). La belo estis difinita en 1928 de la Usona firmao Bell Telephone Laboratories fondita de A. G. Bell. Antaŭ tio, Bell Telephone Laboratories uzis la mezurunuon “transsenda unuo” (Ŝablono:Lang, simbole TU), kiu egalas la nunan decibelon.

La simbolo de la belo estas majuskla (B), pro la ĝenerala regulo ke la simbolo de mezurunuo nomita laŭ propra nomo estas majuskla (malgraŭ ke la nomo de la mezurunuo mem estas minuskla).

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Literaturo

  • Jürgen H. Maue, Heinz Hoffmann, Arndt von Lüpke: 0 Dezibel plus 0 Dezibel gleich 3 Dezibel. 8. Auflage. Erich Schmidt Verlag, Berlin 2003, ISBN 3-503-07470-8 (1.

Eksteraj ligiloj