Vinkulo (superstreko)
La vinkulo[1] estas tipografia signo, en la formo de superstreko super grupo de skribsignoj. Ĝi estis historie uzata (kaj ankoraŭ uzata nun) en matematiko por diversaj celoj.
Matematika uzo
Grupigo de termoj
Historie, la vinkulo estis uzita por grupigi termojn, sed tia uzo estas malofta nuntempe. Nun, oni ordinare uzas krampojn.
Unu restaĵo de la eksa uzo de la vinkulo estas la signo de la radiko. Origine, la radikon montris la simpla signo √ (kaligrafia formo de la litero R), kaj oni vinkule markis la esprimon, kies radiko estas konsiderata:
En 1637, Kartezio estis la unua matematikisto, kiu moderne kunigis la radiksignon kaj la vinkulon.[2]Ŝablono:Rp
Nuntempaj uzoj
Nuntempe, la vinkulo estas kelkfoje uzata por diversaj signifoj:
- En elementa geometrio, se kaj estas punktoj, do signifas rektosegmenton inter la du punktoj.
- En elementa aritmetiko, en ripeta senfina decimalo, la vinkulo markas la ripetatajn ciferojn: .
- En Bulea logiko, la vinkulo kelkfoje signifas negacion.
En komputiloj
En LaTeX, la vinkulo estas montrita per la makroo \overline{…} en matematika reĝimo.