Vidodistanco

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vidodistanco estas la distanco, en kiu objekto ĵus ankoraŭ estas ekkonebla.

Du fenomenoj reduktas la vidodistancon sur la tera surfaco:

Redukto de vidodistanco pro atmosferaj perturboj

Brumo reduktas la vidodistancon

Disperso kaj absorbo de la lumo reduktas la kontraston inter objekto kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Kontrasto K eksponenciale rilatas al la distanco s kaj al absorbo-koeficiento σ :

K=K0eσs

Por percepti objekton necesas minimuma kontrasto de

KK0=0,02=^2%

Tiel oni povas dedukti el la vidodistanco s la absorbo-koeficienton σ :

σ=3,91s

Ekzemple: vidodistanco de 50 km korespondas al absorbo-konstanto de 104/m. Sub bonaj kondiĉoj oni povas atingi forenvidon de pluraj cent kilometroj, vidu la tabelon. La vidodistanco en mar-akvo estas maksimume 100 m, en puraj lagoj ĉirkaŭ 10 m.

Vidodistanco ĉe diversgradaj atmosferaj perturboj
Vetero Vidodistanco / km
Eksterordinare klara 280
Tre klara 50
Klara 20
Brumeta 10
Bruma 4
Brumego, nebuleto 2
Nebulo 1
Nebulego, forta pluvo 0,1
Ekstrema nebulo, neĝo 0,01

Redukto de vidodistanco pro kurbiĝo de la tera surfaco

Redukto de vidodistanco pro kurbiteco de la tersurfaco.

Eĉ neglektante montojn aŭ malebenaĵojn la kurbiĝo de la tergloba surfaco limigas la vidodistancon. En la skema desegno la persono dekstre rigardas maldekstren al turo, pro la kurbiĝo la persono nur povas vidi la pinton de la turo. Al tia situacio aplikeblas jena formulo kun la okulalteco h1, la turalteco h2 kaj la radiuso de la terglobo R=6300km; laŭ la teoremo de Pitagoro ili rezultigas la maksimuman vidodistancon s jene:

(1) s=2R(h1+h2)

Praktike oni fakte devas krome konsideri la refrakton de la atmosfero kaj la ondolongon de la lumo.

Ekzemploj

Ŝipo ĉe la horizonto, ĝia korpo estas kaŝita pro la kurbiĝo de la tersurfaco.

Supozante, ke la okulalteco de la fotinto estas h1=2 m kaj la alteco de la kaŝita ŝipkorpo estas ĉirkaŭ h2=5 m la ŝipo havas distancon de ĉirkaŭ 13 km. La tabelo montras pliajn ekzemplojn de maksimuma vidodistanco limigita per la terkurbiĝo. Ĝi okulfrape montras la gravecon de la alteco de la gvatejo: de 15-metrojn-alta masto oni povas gvati ŝipon en distanco de 15 km, inverse - se ties gvatoposteno troviĝas en alteco de 0 m, li apenaŭ povas rimarki la maston de la alia ŝipo ĉe la horizonto.

Geometra limigo de vidodistanco (h2 = 0 Meter)
Okulalteco Vidodistanco    Okulalteco Vidodistanco
2 m 5 km 600 m 94 km
5 m 9 km 800 m 115 km
10 m 12 km 1000 m 120 km
15 m 15 km 1500 m 150 km
20 m 17 km 2000 m 170 km
50 m 27 km 3000 m 210 km
100 m 38 km 4000 m 240 km
200 m 55 km 8000 m 340 km
400 m 77 km 9000 m 360 km