Unua teoremo de Eŭklido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

La unua teoremo de Eŭklido aŭ kateta teoremo estas teoremo en geometrio, kiu rilatas al orta triangulo kaj priskribas rilaton inter la du linipartioj p kaj q de la hipotenuzo en kiuj la alto sur la hipotenuzo dividas ĝin.
La teoremo devenas, kiel la dua, de la 8-a propozicio en libro VI de la Elementoj de Geometrio de Eŭklido.
Vortigo kaj formuloj
Oni povas vortigi la teoremon sekvamaniere:
En ĉiu orta triangulo la kvadrato konstruita super unu kateto havas la saman areon , kiel la rektangulo, kiu rezultas el la hipotenuzo kaj la projekcio de la kateto sur ĝi.
En formuloj: