Tribometro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tribometro por statika froto

Tribometrofrotmezurilo estas aparato por mezuri la froton inter diversaj materialoj kaj ilian eluziĝon. Ĝi permesas simuli diversajn tribologiajn kondiĉojn. 

Ĝi utilas por kalkuli la frotkoeficienton kaj la vivodaŭron de lubrikaĵoj.

Principskemo de tribometro

Ekzemplo

En la sistemo de la figuro, la provmaterialo estas premita inter du fiksigaj makzeloj per la forto Fs. Estas mezurata la tirforto Ft, kiu necesas por movi la provpecon. Sekve oni povas kalkuli la frotkoeficienton per la formulo

μ=Ft2Fs.

Ŝablono:Projektoj