Teslo (mezurunuo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La teslo (mallonge: T) estas la mezurunuo de magneta flukso laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.
Ĝi estis tiel nomita omaĝe al la serba fizikisto Nikola Tesla; la nomo oficialiĝis okaze de la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj okazinta en Parizo en 1960.
Laŭdifine,
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
Ŝablono:Dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj Eblas uzi dekoblajn kaj dekonajn unuojn de teslo, kies nomoj formeblas per la oficialaj prefiksoj de SI. Ili estas sufiĉe komunuzaj en fakaj studoj.
- En la ekstergalaksia kosmo, la magneta kampo varias inter 10−10 T kaj 10−8 T.
- Sur la tera supraĵo, je latitudo 50° la kampo egalas 5 · 10−5 T; ĉe la ekvatoro ĝi egalas 3,1 · 10−5 T.
- En kuracistaj aparatoj por magneta resonanca bildigo, uzatas kampoj egalaj al 1,5 T.
- La averaĝa magneta kampo en sunmakulo egalas 0,1 T.
- En neŭtrona stelo, la magneta kampo varias inter 106 T kaj 1011 T.
En terfiziko oni ankaŭ uzas la dekonan unuon gamo (laŭ la greka litero gamo): 1 γ = 10−9 T.