Sorba elemento

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, sorba elemento rilate al interna duvalenta operacio estas elemento, kiu ne ŝanĝiĝas per kombinado per operacio kun iu ajn alia elemento.

Difino

Formale, sorba elemento de magmo (M,) estas elemento zM tia, ke zx=xz=z por ĉiu xM.

Rilataj nocioj estas maldekstra (respektive, dekstra) sorba elemento M de magmo (M,), por kiu validas nur la egalaĵo zx=z por ĉiu xM kaj xz=z por ĉiu xM, respektive. Por kontrastigi tiajn nociojn de (unuflankaj) sorbaj elementoj al la ordinara sorba elemento, oni povas nomi tian ĉi ambaŭflanka sorba elemento. Oni do havas tri apartajn nociojn: dekstra sorba elemento, maldekstra sorba elemento kaj ambaŭflanka sorba elemento.

Speciale interesaj estas sorbaj elementoj de semigrupoj.

Ecoj

Se en magmo (M,) troviĝas maldekstra sorba elemento z kaj dekstra sorba elemento z, tiam ili egalas kaj, fakte, estas (duflanka) sorba elemento, ĉar z=zz=z.

El tio sekvas, ke magmo povas havi nur unu sorban elementon.

Vidu ankaŭ