Simbolo de Legendre

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La símbolo de Legendre, (ap), estas multiplika funkcio uzata en nombroteorio, pri kiu argumentoj estas entjera nombro a kaj prima nombro p, kaj valoras 1, -1 aŭ 0, dependante ĉu a estas, aŭ ne, kvadrata restaĵo module p, ĉi tiu difinita per la kongrua rilato inter a kaj estanta, aŭ ne, nombro x, tielmaniere ke:

x2a(modp).

Tiu simbolo estis kreita de Adrien-Marie Legendre en 1798[1].

La Jakobia simbolo estas ĝeneraligo de simbolo de Legendre, pri kiu p estas iu ajn pozitiva nepara nombro.

Difino

Konsiderante ĉiuj entjerojn a kaj ĉiuj neparaj primojn p, simbolo de Legendre (ap) estas difinita per:

(ap)={1 se a estas kvadrata restaĵo laŭ modulo p kaj a≢0(modp)1 se a ne estas kvadrata restaĵo laŭ modulo p0 se a0(modp) , t.e. a estas oblo de p.

La origina difino de Legendre estis per la eksplicita formulado:

(ap)a(p1)/2(modp) kaj (ap){1,0,1} .

Laŭ la kriterio de Eŭlero, kiu estis eltrovita antaŭe kaj estis konita de Legendre, tiuj du supraj difinoj estas ekvivalentaj[2].

Ekzemploj

* 2 estas kvadrata restaĵo modulo 7, ĉar 232(mod7), kaj la kalkulo laŭ la difino de Legendre kondukas al :
(27)2712=231mod7 .
* 5 ne estas kvadrata restaĵo modulo 7 :
(57)5712=5361mod7 .
* 14 estas dividebla per 7 :
(147)14712=1430mod7 .

Proprecoj

  • (abp)=(ap)(bp) (la simbolo de Legendre estas do multiplika funkcio rilate al sia supera argumento);

fakte, (abp)=(ab)p12=ap12bp12=(ap)(bp).

  • Se ab(modp), do (ap)=(bp).
  • (1p)=1, ĉar 1 estas kvadrato si mem.
  • (1p)=(1)(p12)={1 se p1(mod4)1 se p3(mod4). (aparta kazo de -1).
  • (2p)=(1)p218={1 se p1 ou 7(mod8)1 se p3 ou 5(mod8). (aparta kazo de 2).
  • (a2)=1 se a estas nepara nombro, kaj 0 se para.
  • Se q estas nepara primo, do (qp)=(pq)(1)(p12)(q12);

la lasta propreco estas konata sub la nomo de leĝo de kvadrata reciprokeco.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  1. A. M. Legendre Essai sur la theorie des nombres (Eseo pri la nombroteorio) Parizo 1798, p 186
  2. Hardy & Wright, Thm. 83.