Siméon-Denis Poisson

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:AliajSignifoj Ŝablono:Informkesto sciencisto Siméon-Denis POISSON (* Ŝablono:Dato en Pithiviers (Département Loiret) — Ŝablono:Dato en Parizo) estis eksterordinare kreiva franca fizikisto kaj matematikisto. Lia nomo prononciĝas kiel: [simeõ deni poasõ].

Biografio

Poisson ekstudis matematikon en 1798 ĉe École polytechnique, kie li konatiĝis kun Laplace kaj Lagrange. Jam en 1802 li profesoriĝis tie kaj transprenis la katedron de Fourier en 1806, post kiam tiu estis sendita de Napoleono al Grenoble.

Poisson laboris pri ondoteorio, akustiko, elasteco kaj varmo kaj pri la elektraj ecoj de solidaj korpoj.

En 1838 li publikigis sian probabloteorion (interalie la Poasonan distribuon).

Sciencaj malkovroj

Mémoire sur le calcul numerique des integrales définies, 1826
  • "Poasona leĝo", kiu priskribas la rilaton inter premo p kaj volumeno V en adiabata ŝanĝiĝo:
pVγ=const.
TV(γ1)=const.pVγ=const.Tγp(γ1)=const., kie γ estas la adiabata eksponento (foje nomita κ).
  • "Poasona koeficiento" μ en mekaniko, kiu indikas, kiomgrade laŭlonga etendo ε rilatas al la samtempa traversa kontrakto (maletendo) εq, kiam bastono estas submetata la tira streĉo. La "Poasona koeficiento μ" estas materiospecifa konstanto, ĉiam inter 0 kaj 0,5.

Kiel matematikisto Poisson laboris diverskampe, interalie en diferenca geometrio, infinitezima kalkulo und probablokalkulo. Pluraj matematikaj terminoj rilatas al lia nomo:

Lia nomo estas enskribita en Eiffel-turo (vidu: La 72 nomoj sur Eiffel-turo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Bibliotekoj Ŝablono:Vivtempo