Sfera ŝelo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
sfera ŝelo, dekstre du duonoj

En geometrio, sfera ŝelo estas ĝeneraligo de ringo al tri dimensioj. Ĝi estas la regiono inter du samcentraj sferoj de malsamaj radiusoj.[1]

Areo

La areo de sfera ŝelo estas la sumo de la ena kaj de la ekstera areoj.

A=πR2+πr2
A=π(R2+r2)

kie r estas la radiuso de la ena sfero kaj R estas la radiuso de la ekstera sfero.

Fakte laŭ ke oni rigardas de ene aŭ de ekstere de la sfera ŝelo, nur estas videbla respektive la ena areo Aen=πr2 aŭ la ekstera areo Aeks=πR2.

Volumeno

La volumeno de sfera ŝelo estas la diferenco inter la ena volumeno de la ekstera sfero kaj la ena volumeno de la interna sfero:

V=43πR343πr3
V=43π(R3r3)

kie r estas la radiuso de la ena sfero kaj R estas la radiuso de la ekstera sfero.

Iu proksimumo por la volumo de maldika sfera ŝelo estas la areo de la interna sfero multobligita per la diko t de la ŝelo: [2]

V4πr2t,

kie t estas ege eta rilate al r (tr).

Sekco per ebeno

La ebena sekco de sfera ŝelo per ebeno paralela al tanĝa ebeno, kies distanco al ĉi-lasta estas 0<d(Rr), estas disko.

La ebena sekco de sfera ŝelo per ebeno paralela al tanĝa ebeno, kies distanco al ĉi-lasta estas (Rr)<dR, estas ringo.

En populara kulturo

Dyson-sfero rilatas al fikcia sferega ŝelo ĉirkaŭ stelo, kiel estis unue priskribita de la aŭtoro Olaf Stapledon.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ