Samdistanca cilindra projekcio

Samdistanca cilindra projekcio (ekzemple Ŝablono:Lang-fr aŭ Ŝablono:Lang-es) aŭ samdistanca rektangula projekcio (ekzemple Ŝablono:Lang-en), foje ankaŭ simple nomata plata mapo (Ŝablono:Lang-de aŭ Ŝablono:Lang-fr) en kartografio estas distancofidela cilindra projekcio de mapo en normala pozicio.
Malgraŭ sia alta aĝo (unua mapo en samdistanca cilindra projekcio konatas de la fenica kartografo Martinos de Tiro, fine de la 1-a jarcento) tiu mapa projekcio longe malmulte uziĝis, sed en la moderna kartografio estas inter la plej gravaj projekcioj.
La longitudoj estas bildigataj distancofidele. La latitudoj tamen krom fiksita mapocentra latitudo estas distorditaj, do ne reprezentas samajn distancojn. La polusoj estas bildigitaj kun sama larĝeco kiel la ekvatoro, kaj la area distordo pli grandiĝas ju pli la mapa detalo proksimas al unu el la polusoj.
La baza formo de samdistanca cilindra projekcio ekestas, se geografiaj longitudo kaj latitudo rekte uziĝas kiel karteziaj koordinatoj:
Temas pri la matematike plej simpla koncepto de mapa projekcio.