Saĥarino
Saĥarino aŭ sakarino (E 954) estas sintezita dolĉigaĵo, kiu estis malkovrita en 1878 far kemiisto Constantin Fahlberg (1850-1910).
Saĥarino estas 500-oble pli dolĉa ol sukero. Ĝi havas kelkfoje amaran postan guston kaj oni ofte miksas ĝin kun ciklamato, taŭmatino aŭ ksilitolo. Saĥarino ne kaŭzas karion. Ĉe samtempa gluto kun medikamentoj, saĥarino povas damaĝe kaŭzi vezikmukan haŭton. Oni uzas ĝin en porka furaĝo kiel apetitekscitilon.
Ĝi estas rapide sorbata en la homa korpo kaj estas sekreciata en urino (dum unu diurno estas eligata pli ol 90 %). Ĝi estas tiel fakte kalori-libera kaj uzeblas ankaŭ por diabetaj produktoj.
Saĥarino estas produktata kemie el tolueno aŭ ftalata acido.
Sintezo
- Preparado de la sakarino per osidado de ftalimido kaj sulfura trioksido:
|
ftalimido +sulfura trioksido sakarino +Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |