Propanalo
Propanalo[8] (laŭ IUTAK-a nomsistemo) aŭ tradicie propionata aldehido[9] estas organika kombinaĵo formita de alkila radikalo kun funkcia grupo hidroksida en la fino de la kateno. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun odoro iome irita kaj sufokiga. Ĝi eksplode reakcias kun oksidantoj kaj polimerizas kun aldono de metila metakrilato. Ĝi estas antaŭanto por produktado de propanoata acido, trimetilol-etano kaj propanolo. Propionaldehido eliĝas en fabriko-instalaĵoj, cindrigiloj de urbaj restaĵoj, kaj en brulado de ligno, benzino, dizeloleo kaj polietilenoj.
En laboratorio, propionaldehido povas esti preparata per oksidado de la 1-propanolo kun miksaĵo da sulfata acido kaj kalia dukromiato. La reflua kondensigilo devas enhavit varmigitan akvon sub 60 °C, kiu kondensigas la nereakciitan propanolon, sed permesas la trairon de la propionaldehido. La vaporo de propanalo tuj kondensiĝas sub adekvata ujo. En ĉi-procezo, ajna propionaldehido formita estas tuj forigita de la reaktoro, do ĝi ne estas superoksidigita al propionata acido.
Propanalo uzatas kiel antaŭulo por la produktado de trimetiloletano per kondensiĝa reakcio kun formaldehido:
Sintezoj
Sintezo 1
- Industrie, propanalo povas esti sintezita per miksaĵo de etileno, karbona monooksido kaj hidrogeno en ĉeesto de kataliziloj tiaj kiaj kobalto aŭ rodio:
Sintezo 2
- Per oksidado de la propano:
Sintezo 3
- Ĝi ankaŭ preparatas per senhidrogenigo de la n-propanolo en la ĉeesto de arĝenta katalizilo:
Sintezo 4
- La oksidado de la propanolo kun kalia dukromiato kaj sulfata acido rezultas en propanalo sub 400 °C:
Sintezo 5
- Propanalon eblas prepari per kataliza izomerizado de la propilena oksido sub 300°C:
Sintezo 6
- Propanalon eblas prepari per kataliza hidrogenigo de la akroleino:
Sintezo 7
- Per interagado de la metilmagnezia bromido kun etila formiato rezultas en propanalo kaj metokso-magnezia bromido:
Reakcio
- La aldola aldonaĵo[10] de du molekuloj de propanalo estigas la 2-metil-3-hidrokso-pentanalon, kiu povas plu reakcii per akvoforigo dum la aldola kondensiĝo[11] por produkti la 2-metil-2-pentenal. Ĉi-β-senhidratigo plenumiĝas ĉefe en ĉeesto de acida katalizilo kaj varmigo.

Literaturo
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Propilena oksido -
Akroleino
Vidu ankaŭ
Referencoj
Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ ECMDBŜablono:404
- ↑ Clayton State UniversityŜablono:404
- ↑ Sciencelab
- ↑ Merck Index 15-a eldono
- ↑ University of Wisconsin Whitewater
- ↑ Merck Millipore
- ↑ PubChem
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: propanalo
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: propionata aldehido
- ↑ 10,0 10,1 Kemie, aldola aldonaĵo estas kuniĝo de du molekuloj de aldehidoj aŭ ketonoj estigante β-hidrokso-aldehidojn aŭ β-hidrokso-ketonojn.
- ↑ .Aldol condensation in drug synthesis Ŝablono:Webarchiv