Plena grafeo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Grafeoteorio En grafeoteorio, plena grafeo estas simpla grafeo, en kiu ĉiun paron de malsamaj verticoj konektas eĝo.

La plena grafeo de n verticoj havas n(n1)2 eĝojn, kaj signiĝas per Kn. Ĝi estas regula grafeo de grado (n-1). Ĉiu plena grafeo estas kliko. Plenaj grafeoj estas maksimume koneksa ĉar la unusola vertica tranĉo kiu povas disigi la grafeon estas la tuta aro de verticoj.

Plena grafeo de n verticoj havas n! aŭtomorfiojn kie la signo "!" signifas faktorialon.

Plena grafeo kun n verticoj prezentas la verticojn kaj eĝo de (n-1)-simplaĵo. Tiel K3 respektivas al triangulo, K4 respektivas al kvaredro, K5 respektivas al kvinĉelo, kaj tiel plu.

K1 ĝis K4 estas ebenaj grafeo. Teoremo de Kuratowski asertas, ke ebena grafeo ne povas enhavi parton K5 (aŭ la plenan dukoloran grafeon K3, 3) kiel minoro. Pro tio ke Kn inkluzivas Kn-1, plena grafeo Kn kun n > 4 ne esta ebena.

K1: 0 lateroj K2: 1 latero K3: 3 lateroj K4: 6 lateroj
K5: 10 lateroj K6: 15 lateroj K7: 21 lateroj K8: 28 lateroj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj