Pirimidinosulfinata acido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Unua Ŝablono:Tabela informkesto

Pirimidino-2-sulfinata acido
Dosiero:Pyrimidine 2-sulfinic acid 2D.png
Plata kemia strukturo de la
Pirimidino-sulfinata acido
Dosiero:Pyrimidine 2-sulfinic acid 3D.png
Tridimensia kemia strukturo de la Pirimidino-sulfinata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Piramidino-2-sulfinato de hidrogeno
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 288400-79-3
ChemSpider kodo 13394608
PubChem-kodo 18412196
Fizikaj proprecoj
Molmaso 144,148 g mol−1
Denseco 1,757g/cm−3
Bolpunkto 468,7 °C
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo 237,3 °C
Solvebleco Akvo:reakcias
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Pirimidinosulfinata acido estas organosulfura kombinaĵo kaj deirpunkto por sennombraj derivaĵoj uzataj en kemiaj sintezoj kaj industrio. Ĝenerale la natriaj saloj de la pirimidinosulfinataj acidoj estas pli stabilaj ol la acida formo. Pirimidinosulfinataj acidoj estas pli acidaj ol la korespondaj karboksilataj acidoj. Ofte la pirimidinosulfinataj acidoj estas produktataj el la korespondaj saloj kiuj estas facile troveblaj.

Pirimidinosulfinata acido estas neakordigebla kun aminoj, bazoj, akvo kaj ordinaraj metaloj. Ĝi liberigas konsiderindan varmamason kiam diluita kun akvo. Ĝi estas koroda substanco kaj malkomponiĝas sub varmagado ellasante karbonatajn oksidojn kaj sulfurajn oksidojn. Pirimidinosulfinata acido estas krudmaterialo uzata en medicino kaj kiel pesticido.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de pirimidino-2-sulfinata acido per interagado de pirimidino kun sulfura duoksido:

pirimidino + sulfura duoksido pirimidino-2-sulfinata acido

Reakcio 2

  • Preparado de akvo per interagado de pirimidino kun tionila klorido:

metilpirimidino + tionila klorido + akvo pirimidino-2-sulfinata acido + klorida acido

Reakcio 3

  • Preparado de pirimidino-2-sulfinata acido per interagado de metilpirimidino kun sulfurila klorido:

metilpirimidino + sulfurila klorido ZnCl2+Zn+HClpirimidino-2-sulfinata acido + klorometano

Reakcio 4

  • Preparado de propila pirimidino-2-sulfinato per traktado de pirimidino-2-sulfinata acido kun propanolo:

pirimidino-2-sulfinata acido + propanolo H2SO4propila pirimidino-2-sulfinato + akvo

Reakcio 5

  • Preparado de natria pirimidino-2-sulfinato per interagado de pirimidino-2-sulfinata acido kun natria hidroksido:

pirimidino-2-sulfinata acido + natria hidroksido natria pirimidino-2-sulfinato + akvo

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Prikemiaj temoj