Philip Warren Anderson

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Informkesto sciencisto

Philip Warren ANDERSON (naskiĝis la 13-an de decembro 1923 en Indianapolo, Indianio - mortis la 29-an de marto 2020 en Princeton, Nov-Ĵerzejo) estis usona teoria fizikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1977 kune kun Nevill F. Mott kaj John H. Van Vleck "pro fundamentaj teoriaj atingoj pri la elektronika strukturo en magnetaj kaj malordaj sistemoj" [1].

Li faris gravajn kontribuojn al densigita materiofiziko, aparte al la teorio lokiĝo de Anderson, la teorio de kontraŭferomagnetismo kaj la teorio de alt-temperatura superkonduktiveco [2][3][4][5][6].

Doktoro, profesoro ĉe Princeton. Li laboris ĉe Bell Laboratories dum 35 jaroj. Membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1967) kaj la Usona Filozofia Societo (1991). Eksterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono (1980) kaj la Rusa Akademio de Sciencoj (1994). Aljuĝite la Usona Nacia Scienca Medalo (1982).

Anderson estis edukita en Universitato Harvard kaj estis profesoro ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li skribis plurajn librojn pri fiziko.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Philip W. Anderson ĉe Nobelprize.org inkluzive de la Nobela prelego, la 8an de decembro 1977: Local Moments and Localized States

Ŝablono:Nobel-premio pri fizikoŜablono:Bibliotekoj Ŝablono:Vivtempo

  1. Ŝablono:Cite web
  2. Horgan, J. (1994) Profile: Philip W. Anderson – Gruff Guru of Condensed Matter Physics, Scientific American 271(5), 34-35.
  3. Ŝablono:Cite book
  4. Ŝablono:Cite book
  5. Ŝablono:Cite book
  6. Ŝablono:Cite book