Perfekta kampo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En algebro, perfekta kampo estas kampo, kies Galoja teorio estas simpla. Galoja teorio estiĝas komplika, se la karakterizaĵo estas nenula kaj ekzistas neapartigeblaj etendoj; sed se la kampo estas perfekta, ĉiu ĝia algebra etendo estas aŭtomate apartigebla, kaj tiaj problemoj ne okazas.

Difino

Kampo K estas perfekta se ĝi plenumas unu el la jenaj ekvivalentaj kondiĉoj:

  • Ĉiu nereduktebla polinomo pK[x] estas apartigebla.
  • Ĉiu finia etendo de K estas apartigebla.
  • Ĉiu algebra etendo de K estas apartigebla.
  • Aŭ la karakterizaĵo de K estas 0, aŭ se la karakterizaĵo de K estas la primo p, do ĉiu elemento de K estas p-a potenco (t.e. pri ĉiu xK, ekzistas yK tia ke yp=x).
  • Aŭ la karakterizaĵo de K estas 0, aŭ la endomorfio de Frobenius KK, xxp estas aŭtomorfio de K (kiel ringo).

Ekzemploj

Ĉiu kampo de karakterizaĵo 0 estas perfekta.

Eksteraj ligiloj