Nuldivizoro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Algebraj strukturoj En abstrakta algebro, nuldivizoro estas speciala elemento de ringo, nome nenula elemento kies produto kun alia nenula elemento estas nulo.

Estu R ringo kaj aR{0}. Tiam a nomiĝas

  • dekstra nuldivizoro, se ekzistas tia elemento bR{0}, ke ba=0.
  • maldekstra nuldivizoro, se ekzistas tia elemento bR{0}, ke ab=0.
  • (ambaŭflanka) nuldivizoro, se ĝi estas kaj dekstra, kaj maldekstra nuldivizoro.

Integreca ringo kaj domajno

Komuta ringo sen nuldivizoroj foje nomiĝas domajno. Sennuldivizora, komuta ringo kun neŭtrala elemento nomiĝas integreca ringo.

Ekzemploj

La ringo de la entjeroj estas sennuldivizora, dum la ringo 2 (kun laŭelementaj adicio kaj multipliko) posedas la nuldivizorojn (0,1) kaj (1,0), ĉar (0,1)(1,0)=(0,0).

Krome la ringo de la reelaj 2×2-matricoj posedas la nuldivizorojn

(1122) kaj (1111)

ĉar

(1122)(1111)=(2121)(1122)=(0000).