Nombro de Reynolds

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La nombro de Reynolds estas sendimensia nombro uzata en fluaĵa dinamiko por karakterizi la movadon de fluidoj.

Ĉi tiu nombro ricevas sian nomon honorige al Osborne Reynolds (1842-1912), kiu enkondukis ĝin en 1883. Ĝia difin-ekvacio estas:

𝑅𝑒=ρvsLμ

kie:

ρ: fluaĵa denseco

vs: karaktera rapido de la problemo (ekz., se la problemo temas pri movado de sfero tra fluaĵo, vs povus esti la relativa rapido inter sfero kaj fluaĵo)

L: karaktera longo de la problemo (en la antaŭa ekzemplo, L povus esti la sfera diametro)

μ: fluaĵa malflueco

Notu, ke oni povas skribi la nombron de Reynolds jene:

𝑅𝑒=(ρvs2)L2μvsLL2=kinetika premo×surfacoviskozeca tensio×surfaco=inerteca fortoviskozeca forto

kaj, do, se Re >> 1 inertfortoj superregas, kaj se Re << 1 estas viskozecfortoj la superregantaj en la problemo.

Ŝablono:Projektoj