Natria per-tekneciato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria per-tekcneciato
Kemia strukturo de la
Natria per-tekcneciato
3D Kemia strukturo de la
Natria per-tekcneciato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de per-tekneciata acido
Kemia formulo
NaTcO4
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 7844842
PubChem-kodo 23689036
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka aŭ pale rozkolora solido
Molmaso 169.89 g mol−1
Smiles [Na+].[O-][Tc](=O)(=O)=O
Solvebleco Akvo:Solvebla
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R36

R37 R38

Sekureco S17 S26

S27 S36/37/39

Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria per-tekcneciato, per-tekcneciato de natrioNaTcO4 estas kemia komponaĵo de natrio kaj teknecio. Ĝi preparatas pere de reakcio inter la teknecia oksido aŭ tekneciata acido kaj kaŭstika sodo. Ĉi-senkolora salo konsistas je anjono [TcO4] kaj katjono Na+.

Ĝia radioaktiva anjono konata kiel 99m[TcO4] estas grava radiofarmaciaĵo por diagnoza uzo. La avantaĝo de tiu radioaktiva substanco estas ĝia duonvivo je 6 horoj kaj la malalta ekspozicio al la paciento, kiu permesas aplikaĵoj je pli ol 30 milikurioj[1].

Sintezo

Sintezo 1

TcO7+2NaOH2NaTcO4+H2O

Sintezo 2

2HTcO4+Na2CO32NaTcO4+H2O+CO3

Sintezo 3

HTcO4+NaNO3NaTcO4+HNO3

Kemiaj proprecoj

Sintezo 3

La pertekneciatoj aŭ [TcO4] estas deirmaterialo por la plejmulto el la kemio de la teknecio. La pertekneciataj saloj ĝenerale estas senkoloraj. [TcO4] produktiĝas per oksidigo de la teknecio kaj nitrata acido aŭ kun hidrogena peroksido:

2Tc+2HNO3+6H2O22HTcO4+2NO2+6H2O

Sintezo 4

Tc+7HNO3HTcO4+7NO2+3H2O

La pertekneciata anjono estas simila al permanganata anjono, sed ĝi estas pli malforta oksidigagento. Ĝi estas kvaredra kaj diamagneta. La norma elektroda potencialo por TcO4/TcO2 estas nur +0,738 V en acida medio, kiam komparata al +1,695 por MnO4/MnO2. Pro ĝia malforta oksidiga povo, [TcO4] estas stabila en alkala solvaĵo. [TcO4] estas pli simila al [ReO4]. Depende de la reduktagento, [TcO4] povas konvertiĝi al derivaĵoj enhavanta Tc(VI), Tc(V) kaj Tc(IV). Pro malesto de fortaj kompleksigaj ligentoj, TcO4 reduktiĝas al oksidonombro +4 pere de formado de TcO2 hidrato.

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo

  1. Kurio Ŝablono:Webarchiv, kies simbolo estas Ci, estas mezurunuo de radioaktiveco nomata omaĝe al Pierre Curie kaj Marie Curie, kiu difinas la mason da radia emisio laŭ ekvilibro kun unu gramo da elemento radiumo.