Natria klorato
Natria klorato, klorato de natrio aŭ NaClO3 estas neorganika komponaĵo, salo de natrio kaj klorata acido, blanka kristala pulvoro tre facile solvebla en akvo. Ĝi estas tre higroskopa kaj malkomponiĝas kiam temperaturo estas pli alta ol Ŝablono:GdC kun liberigo de oksigeno kaj lasante natrian kloridon. Centmiloj da tunoj ĉiujare produktiĝas, ĉefe por aplikoj en procezo pri blankigo de paperpulpo.
Sintezo
- Kompleta neŭtraligo de klorata acido kaj natria karbonato:
- Traigante kloron meze de solvaĵo de natria hidroksido. La natria klorato estas poste purigita per kristaliĝo:
- Industrie, natria klorato produktiĝas per elektrolizo de varma solvaĵo de natria klorido:
Ĉi-reakcio okazas per hejtado (minimume Ŝablono:GdC) kaj kontrolado de pH. En pli malaltaj temperaturoj aŭ kiam pH estas pli alta alia reakcio okazas:
La Kloro-alkala procezo[2] estas industria metodo por elektroliza fabrikado de natria hidroksido kaj kloro.
Reakcioj
- Natria klorato misproporcias kiam submetata al altaj temperaturoj:
- Aluminio estas oksidata al aluminia oksido kiam hejtata per natria klorato:
Uzoj
La ĉefa komerca uzo por natria klorato estas en fabrikado de klora duoksido (ClO2). La plej granda apliko de ClO2, kiu respondas pri 95% por la uzo de klorato, kuŝas en la blankigo de lignopulpo. Ĉiuj perklorataj komponaĵoj industrie produktiĝas per oksidado de solvaĵoj da natria klorato per elektrolizo.
Klorato de natrio same uzatas kiel ne-selektiva herbicido. Ĝi konsideratas fitotoksa al ĉiuj verdaj partoj de planto. Ĝi same mortigas per radika absorbiteco.
Natria klorato povas uzati por kontrolo de variado da plantoj inkluzive de Ipomea indica, Cirsium arvense, Sorghum halepense, bambuoj, jakobaj senecio kaj Hypericum perforatum. La herbicido estas ĉefe uzata por lokaj traktadoj kaj kompleta vegetaĵara kontrolado sur areoj samkiel ŝoseoj, barilaĵoj kaj foŝajoj. Natria klorato ankaŭ uzatas kiel senfoliilo kaj elsekigilo por kotono, kartamo, maizo, linsemo, kapsikoj, sojfaboj, sorgero, Vigna unguiculata, rizo kaj sunfloroj.
Youtube
- Farado de natria klorato
- Sodium Chlorate and Sugar Reaction
- Sodium Chlorate and Aluminium Flash Powder
- NaClO3 (Sodium Chlorate) From Household Bleach...
- Natria farado per elektrolizo
Literaturo
- The Chemical Blog Ŝablono:Webarchiv
- Sodium chlorate: health effects
- Universitato Cornell
- Sigma AldrichŜablono:404
- Chemical Book
- AngelFireŜablono:404
- Nuffield Foundation
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio
Referencoj
Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ Sigma-Aldrich Co., Ŝablono:En Sodium chlorate. Retrieved on 2024-03-28.
- ↑ Handbook of Chlor-Alkali Technology: Volume I: Fundamentals, Volume II ..., Thomas F. O'Brien, Tilak V. Bommaraju, Fumio Hine