Natria dodekila sulfato
Natria laŭrila sulfato, laŭrila sulfato de natrio (LSN) aŭ H3C(CH2)10CH2OSO3Na estas organika kombinaĵo de natrio, sulfata acido kaj laŭrata acido, surfaktanto[1] kaj emulsianto uzata en multaj produktoj por purigo kaj higieno. Ĉi-salo konsistas je 12-karbona ĉeno ligita al sulfata grupo, donante al la substanco amfifilajn proprecojn[2] necesa por la sapsurogatoj. Derivita el kokosoleo kaj palmoleo, ĝi estas ordinara komponanto de multaj dompurigaĵoj.
Produktado
Laŭrila sulfato de natrio estas sintezebla per traktado de laŭrila alkoholo, "sulfura trioksido", oleumo aŭ klorosulfata acido por estigi la hidrogenan laŭrilan sulfaton. La industrie uzata metodo kutime uzas sulfuran trioksidan gason. La rezultanta produkto tiam estas neŭtraligita per aldono de kaŭstika sodo aŭ natria karbonato.
Laŭrila alkoholo siavice ordinare derivatas aŭ el la kokosoleo aŭ el la manĝebla semo de la palmoleo per hidrolizo, kie la respektiva grasacido liberiĝas, sekvata de hidrogenizo. Pro ĉi-metodo je sintezo, komercaj specimenoj de laŭrila sulfato de natrio ofte estas miksaĵo de aliaj alkilaj sulfatoj, kie la dodekila sulfato estas la ĉefa komponaĵo. LSN estas komerce disponebla en pulvoro- aŭ buleto-formo, kaj laŭŝajne la buletoj dissolviĝas pli rapidaj ol la pulvoro-formo en akvo.
Sintezo
- LSN prepareblas per traktado de laŭrila alkoholo kaj sulfata acido sekvata de neŭtraligo per natria hidroksido:
- aŭ natria karbonato:
Literaturo
- Mercola
- SLS Free
- LiveStrong
- SmartKlean
- Natural Health Information Centre Ŝablono:Webarchiv
- CRC Handbook of Food, Drug, and Cosmetic Excipients, Susan C. Smolinske
- Pharmaceutical Emulsions and Suspensions: Second Edition, Revised and Expanded, Françoise Nielloud
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 3, George A. Burdock
- Pharmaceutical Capsules, Fridrun Podczeck, Brian E. Jones
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio
Referencoj
Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ Handbook of Preservatives, Michael Ash, Irene Ash
- ↑ Amfifilaj aŭ amfipataj molekuloj estas tiuj kiuj prezentas hidrofilan regionon (kiu estas solvebla en akva medio) kaj hidrofoban regionon nesolveblan en akvo, sed solvebla en lipidoj kaj organikaj solvantoj.