Natria cianoborohidrido
Natria cianoborohidrido, cianoborohidrido de natrio aŭ NaBH3CN estas kemia neorganika kombinaĵo, senkolora salo aŭ blanka amorfa substanco, kies kontakto kun atmosfero devas evitiĝi pro ĝia troa higroskopeco.
Ĝi estas tre solvebla en polaraj solvantoj, specife la protonaj, tiel kiel akvo, alkoholoj, aminoj kaj Kvarhidrofurano (KHF), sed ne solvebla en etero aŭ hidrokarbonidoj. Pro ĝia higroskopeco, ĝi eksplode reakcias kun akvo liberigante kaj bruligante hidrogenon. Natria cianoborato estas neakordigebla kun fortaj acidoj, akvo kaj fortaj oksigagentoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Pere de miksaĵo da natria borohidrido en kvarhidrofurano (aŭ KHF) kaj cianida acido:
|
|
Sintezo 2
- Pere de reakcio inter bora hidrido kaj natria cianido:
|
|
Sintezo 3
- Alternativa reakcio okazas inter natria borohidrido kaj hidrarga (II) cianido:
|
|
Reakcio
- En acida solvaĵo natria cianoborohidrido hidroliziĝas[1]:
|
|
Uzoj
Natria cianoborohidrido uzatas kiel selektiva reduktagento en la sintezo de farmaciaĵoj. Ĝia speciala reduktiga propreco rezultas el ĝia rimarkinda rezistemo al hidrolizo. Ĝi estas stabila eĉ sub pH 3 en akvo kaj metanolo, ĝia rapido pri hidrolizo estas malpli ol tiu de NaBH4 per faktoro de 108. Reakciemo kaj stereoselektemo dependas senpere de la naturo kaj acideco de la solvaĵo.
En polaraj neprotonaj solvantoj tiel kiel heksametil-fosfata triamido (HMPT) aŭ DMSO ĝi reduktas alifatajn halogenidojn kaj tolueno-sulfonatojn al la korespondaj hidrokarbonidoj. Malsupere al tiuj kondiĉoj aliaj redukteblaj funkciaj grupoj tiel kiel epoksidoj, ketonoj kaj aldehidoj ne estas tuŝataj. Kombinita kun ZnII, natria cianoborohidrido maloksigenigas kelkajn aldehidojn kaj ketonojn sub tre mildaj kondiĉoj (20 horoj en meditemperaturo en duklorometano).
Literaturo
- Sigma Aldrich
- Organic Chemistry Portal
- Chemical Book
- Santa Cruz Biotechnology Ŝablono:Webarchiv
- Some Modern Methods of Organic Synthesis, W. Carruthers
- Techniques in Protein Modification, Roger L. Lundblad
- Chemical Reagents for Protein Modification, Fourth Edition, Roger L. Lundblad
- Chemical Modification of Biological Polymers, Roger L. Lundblad
- Ullmann's Fine Chemicals, 3 Volume Set, Wiley-VCH
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio