Natria aluminiato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria aluminiato
Dosiero:Sodium aluminate.png
Kristala strukturo de la
Natria aluminiato
3D Kemia strukturo de la
Natria aluminiato
Kemia formulo
NaAlO2
CAS-numero-kodo 1302-42-7
ChemSpider kodo 14083
PubChem-kodo 14766
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ klarflaveca
pulvoro, higroskopa
kaj senodora
Molmaso 81,961136 g mol−1
Denseco 1,5 g/cm3
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Fandopunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 1,920 K)
Solvebleco Akvo:solvebla
Solvebleco Etanolo:solvebla
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria aluminiato, aluminiato de natrioNaAlO2 estas grava komerca neorganika kemia kombinaĵo, efektiva fonto de aluminia hidroksido por multaj industriaj kaj teknikaj aplikoj. Pure anhidra natria aluminiato estas blanka kristaleca solido posedanta formulon varie donata kiel NaAlO2, NaAl(OH)2, Na2O.Al2O3 aŭ NaAl2O4. Komerca natria aluminiato disponeblas kiel solvaĵo aŭ solide.

Aliaj rilataj kombinaĵoj, kelkfoje nomataj natriaj aluminatoj, preparatas per reakcio de Na2O kaj Al2O3 estas Na5AlO4, kiu enhavas diskretajn anjonojn AlO45−, Na7Al3O8 kaj Na17Al15O16, kiuj enhavas kompleksajn polimerajn anjonojn, kaj NaAl11O17, antaŭe erare kreditata kiel β-alumino, alia formo de aluminia oksido.

Strukturo

Anhidra natria aluminiato posedas tridimensiajn strukturon el angulo ligita al kvaredra AlO4. La hidrata formo NaAlO2 . 5/4H2O posedas tavolojn el kvaredra AlO4 kunigitajn al ringoj kaj la tavoloj estas kune konservitaj per natriaj anjonoj kaj akvomolekuloj ligitaj de hidrogeno al oksigenatomoj en la kvaredra AlO4.

Produktado

Natria aluminiato manufakturiĝas per dissolvo de metala aluminio aŭ aluminia hidroksido en solvaĵo de kaŭstika sodo. Gibbsito aŭ aluminia hidroksido povas dissolviĝi en 20%-25% akvosolvaĵo de natria hidroksido sub temperaturo proksima de la bolpunkto. La uzo de pli koncentrita solvaĵoj de natria hidroksido rezultas en duonsolida produkto.

La procezo devas okazi en vaporvarmigitaj ujoj el nikeloŝtalo, kaj la aluminia hidroksido devas boli per proksimume 50% da akva kaŭstika sodo ĝis pulpo-formado. La fina miksaĵo devas elŝargiĝi en tankon kaj malvarmiĝi. Solida maso enhavanta ĉirkaŭ 70% da NaAlO2 estiĝas. Post komplete muelita, la produkto estas senhidratigita en rotacia forno. La rezulta produkto enhavas 90% da NaAlO2 kaj 1% da akvo, kune kun 1% da libera NaOH.

Sintezo

Natria aluminiato estiĝas pere de reakcio inter akvosolvaĵo de natria hidroksido kaj metala aluminio:

2Al+2NaOH+2H2O2NaAlO2+3H2

aŭ pere de natria oksido kun aluminia trioksido sub alta temperaturo:

𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧+𝖠𝗅𝟤𝖮𝟥 900oC 𝟤𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮

Natria karbonato ankaŭ reakcias kun alumino por esti natrian aluminiaton:

𝖭𝖺𝟤𝖢𝖮𝟥+𝖠𝗅𝟤𝖮𝟥 1000oC 𝟤𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝖢𝖮𝟤

Natria aluminiato estiĝas pere de dissolvado de natria hidroksido kaj aluminio fandita:

𝟤(𝖭𝖺𝖮𝖧𝖧𝟤𝖮)+𝟤𝖠𝗅 400oC 𝟤𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝟥𝖧𝟤

Natria aluminiato senhidratiĝas sub alta temperaturo:

𝖭𝖺[𝖠𝗅(𝖮𝖧)𝟦] 800oC 𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮

Reakcioj

Natria aluminiato rapide reakcias kun varma akvo:

𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮   𝖭𝖺𝖮𝖧+𝖠𝗅(𝖮𝖧)𝟥

En alkala medio ĝi reakcias kun akvo por esti kvarhidroksoaluminiato de natrio:

𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮 OH 𝖭𝖺[𝖠𝗅(𝖮𝖧)𝟦]

Ĝi malkomponiĝas per diluitaj acidoj al ĝiaj respektivaj saloj:

𝖭𝖺𝖠𝗅𝖮𝟤+𝟦𝖧𝖢𝗅   𝖭𝖺𝖢𝗅+𝖠𝗅𝖢𝗅𝟥+𝟤𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Ŝablono:Portalo

Ŝablono:Ĝermo