Momanto (statistiko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En statistiko, la momantoj estas mezuroj de distribua funkcio de hazarda variablo. Ili kongruas al la parametroj de la priskriba statistiko.

La momanto de grado k>0 pri hazarda variablo X estas, se ekzistas, la atendata valoro de Xk , t.e. : mk=E[Xk] .

Centraj momantoj

Centra momanto de grado k0 pri hazarda variablo X estas la nombro μk=E[(XE[X])k] .

La 0-a centra momanto μ0  egalas al 1, dum la 1-a centra momanto μ1  egalas al 0.

Rimarkindaj momantoj

Pozitiva asimetriokoeficiento V
Negativa asimetriokoeficiento V
Kurtosisojn γ2 pri malsamaj probablodensaj funkcioj, sed kun sama varianco; la nigra kurbo estas la normala distribuo.

Iaj momantoj estas konitaj per apartaj nomoj. Ili estas kutime uzataj por karakterizi hazardan variablon.

  • La unua momanto de variablo: m1=E[X] , ofte notata μ  aŭ iam m , simple kongruas al la atendita valoro.
  • La dua centra momanto: μ2=E[(Xμ)2], ofte notata σ2 , σX2, var(X), kongruas al la varianco.
  • La tria norma centra momanto: γ1=μ3σ3=E[(Xμσ)3] , kongruas al la asimetriokoeficiento. Ĝi permesas mezuri asimetrion de probablodistribuo, kaj estas pozitiva aŭ negativa; evidente, ĝi nulas pri (simetria) normala distribuo.
  • La kvara norma centra momanto : β2=μ4σ4=E[(Xμσ)4] kongruas al la kurtosiso (el greka termino, kiu signifas ŝvelo). Ĝi permesas mezuri diferencojn inter distribuokurboj; akra pinto kun longa vosto havas grandan kurtosison, aŭ runda supro kun mallonga vosto havas malgrandan kurtosison. Pri normala distribuo β2=3, tial ke oni foje konsideras γ2=μ4σ43, kiu estas aŭ pozitiva (granda kurtosiso), aŭ negativa (malgranda kurtosiso), aŭ nula ("kvazaŭ" normala distribuo).

Rilatoj inter ordinaraj kaj centraj momantoj

Oni povas skribi rilatojn inter la ordinaraj momantoj mk kaj la centraj momantoj μk . Sekvas ekzemploj ĝis k=4:

μ2=m2m12,
μ3=m33m1m2+2m13,
μ4=m44m1m3+6m12m23m14;
kaj
m2=μ2+m12,
m3=μ3+3m1μ2+m13,
m4=μ4+4m1μ3+6m12μ2+m14.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj