Modelo de Debye

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La modelo de Debye estas modelo de solido far Peter Debye en 1912. Ĝi modelas la kontribuaĵojn de fononoj en solido al la propraĵoj de la solido. Ĝi estas akurata ĉe aŭ altegaj aŭ malaltegaj temperaturoj, sed ne estas akurata ĉe mezaj temperaturoj.

Derivado

Konsideru solidan kubon kun eĝo L. Ĝi havas sonajn modojn etiketitajn per tri entjerojn nx,ny,nz tia ke la ondolongo laŭ la x-direkto estas λx=2L/nx kaj simile por y kaj z.

Ni supozu konstantan rapidon de sono v ĝis ia maksimuma frekvenco. (Tiu postulo ne estas ĝusta por fononoj kun grandegaj frekvencoj.) Do la energio de la (nx,ny,nz)-fonono estas

E=hv2Lnx2+ny2+nz2=hv2L𝐧.

Fononoj estas bosonoj: ili sekvas la statistikon de Bose-Einstein

N(E)=3/(exp(E/kT)1)

kie la faktoro 3 nombras la elektojn de polarizoj: unu longitudan, du transversajn.

Do la tuta energio U(T) de aro de fononoj ĉe temperaturo T estas

U(T)=3𝐧𝐧nmax𝐧hv/2Lexp(𝐧hv/2LkT)1

kie nmax priskribas la maksimuman frekvencon de sono. Ni uzas proksimumadon per anstataŭigi sumon per integralo:

U=3nx,ny,nz>0𝐧nmaxd3𝐧𝐧hv/2Lexp(𝐧hv/2LkT)1=38𝐧nmaxd3𝐧𝐧hv/2Lexp(𝐧hv/2LkT)1.

Anstataŭigu 𝐧hv/2LkTx kaj difinu la temperaturon de Debye TD=nmaxhv/2Lk:

U(T)=38kTnmax3(T/TD)34π0TD/Tr3expr1=π2kTnmax3D3(TD/T)

kie D3 estas la tria funkcio de Debye.

Fine, ni observu ke la tuta volumeno de la 𝐧-spaco egalu la nombron N de partikloj: 1843πnmax3=N. Do

U(T)/N=3kTD3(TD/T).

La sendimensia varmokapacito CV/Nk estas

CV/Nk=1NkdUdT=3(4D3(TD/T)3TD/Texp(TD/T)1).

Ĉe temperaturo TTD,

CV/Nk12π45(T/TD)3.

Ĉe temperaturo TTD,

CV/Nk3.

(Tiu ĉi estas la leĝo de Dulong–Petit.)

Funkcioj de Debye

La funkcioj de Debye Dn(x) faciligas kalkulojn pri la modelo de Debye. Ili estas difinitaj jene:

Dn(x)=nxn0xdssnexps1.

Ili verigas:

Dn(0)=1.
limxDn(x)xn=nζ(n+1)n!.
ddxDn(x)=nexpx1(n/x)Dn(x).

Tabelo de Temperaturoj de Debye de realaj solidoj

aluminio 428 K
arĝento 215 K
berilio 1440 K
cezio 38 K
fero 470 K
kadmio 209 K
karbono 2230 K
kromio 630 K
kupro 343.5 K
mangano 410 K
nikelo 450 K
oro 170 K
plateno 240 K
plumbo 105 K
silicio 645 K
stano (blanka) 200 K
tantalo 240 K
titano 420 K
volframo 400 K
zinko 327 K

Datenoj el Kittel 1996.

Referencoj

Ŝablono:Vidu ankaŭ

  • CRC Handbook of Chemistry and Physics, 56a eld. (1975–1976)
  • Schroeder, Daniel V. An Introduction to Thermal Physics. San Francisco: Addison-Wesley, 2000. §7.5.
  • Kittel, Charles. Introduction to Solid State Physics (7a eld.). John Wiley & Sons, 1996. ISBN 0-471-11181.
  • Weisstein, Eric W. "Debye function", MathWorld.