Metila tiocianato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Metila tiocianato
Metila tiocianato
Plata kemia strukturo de la
Metila tiocianato
Metila tiocianato
Tridimensia kemia strukturo de la Metila tiocianato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tiocianato de metilo
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 556-64-9
ChemSpider kodo 10695
PubChem-kodo 11168
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun malagrabla odoro[1]
Molmaso 73,113g mol−1
Denseco 1,074g/cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC[2]
Bolpunkto Ŝablono:GdC[3]
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC[4]
Solvebleco Akvo:malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 57 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Metila tiocianato estas organika kombinaĵo kies kemia formulo estas H3C-S-C≡N apartenanta al la funkcia grupo de la tiocianatoj kaj rezultanta el interagoado de la tiocianata acido kaj metanolo. Ĝi estas la plej simpla strukturo el la organikaj tiocianatoj kaj ĝia aspekto estas senkolora likvaĵo kun ajlodoro.

Ĝi ankaŭ estas produktebla per metiligo de la tiocianataj saloj. La metila estero de la tiocianata acido estas brulema substanco kaj treege danĝera. Ĝi estas nesolvebla en akvo kaj estas uzata kiel insekticido, fumiĝaĵo kaj peraĵo por la sintezo de tiocianatoj kaj aliaj kemiaj kombinaĵoj. Metila tiocianato estas sulfurgusta kombinaĵo trovata en papajo, kio igas el la metila tiocianato potenca biomarkilo por la konsumado de ĉi-nutrado produkto.

Antidotoj por la cianidaj derivaĵoj inkludas hidroksokobalaminon kaj natrian nitriton (kiuj liberigas la cianidon el la citokroma sistemo) kaj rodanazo, kiu estas enzimo nature okazanta en mamuloj kombinanta sera cianido kun tiosulfato, kompare produktanta nedanĝeran tiocianaton. Oksigenoterapio ankaŭ eblas administri.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de dumetila sulfato kun baria tiocianato:

dumetila sulfato + baria tiocianato 2 metila tiocianato + baria sulfato

Sintezo 2

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de tiocianata acido kun metanolo:

tiocianata acido + metanolo metila tiocianato + akvo

Sintezo 3

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de acetonitrilo kun tiosulfata acido:

metila cianido + tiosulfata acido metila tiocianato + sulfita acido

Sintezo 4

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de kalia tiocianato kun metanolo:

kalia tiocianato + metanolo medioacidametila tiocianato + kalia hidroksido

Sintezo 5

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de klorometano kun tiocianata acido:

klorometano + tiocianata acido metila tiocianato + klorida acido

Sintezo 6

  • Preparado de metila tiocianato per interagado de metanotiolo kun cianogena klorido:

metanotiolo + cianogena klorido metila tiocianato + klorida acido

Reakcio 1

  • Preparado de fera (III) tiocianato per interagado de metila tiocianato kun fera (III) klorido:

3 metila tiocianato + fera (III) klorido fera (III) tiocianato + 3 kloroetano

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj