Memkatalizo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En kemia kinetiko, memkatalizo[1] estas la fenomeno, dum kiu aro de kemiaj reakcioj katalizas sin (aŭ unu la alian).

Priskribo

Ordinare, kemia reakcio, ekz.

αA+βBσS+τT,

ne katalizas sin, kaj la dinamikon de la reakcio priskribas la jena lineara ordinara diferenciala ekvacio:

[˙A]=αk+[A]α[B]β+αk[S]σ[T]τ
[˙B]=βk+[A]α[B]β+βk[S]σ[T]τ
[˙S]=σk+[A]α[B]βσk[S]σ[T]τ
[˙B]=τk+[A]α[B]βτk[S]σ[T]τ

en kiu k+ kaj k estas konstantoj de rapideco. La ekvacio havas unikan stabilan fikspunkton ĉe

k+[A]α[B]β=k[S]σ[T]τ.

En memkataliza reakcio, ekz.

A+B2B,

la diferencialaj ekvacioj de dinamiko estas nelineara:

[A˙]=k+[A][B]+k[B]2
[B˙]=+k+[A][B]k[B]2.

En tia nelineara sistemo, eblas pluraj fikspunktoj aŭ stabilaj cikloj (krom la limigo pro la dua leĝo de termodinamiko).

Kemia sistemo, kies memkatalizo kaŭzas stabilajn ciklojn, nomiĝas kemia horloĝo.

Historio

La unua konata ekzemplo de memkataliza cikla reakcio estis malkovrita de W. C. Bray en 1921.[2] Poste, Belusov malkovris la faman reakcion de Belusov-Ĵabotinskij en 1951.

Piednotoj

Ŝablono:Referencoj

Referencoj