Malfermaĵo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En topologio, la malfermaĵo[1]interno[2] estas la plej granda malfermita aro ene de iu subaro de topologia spaco.

Difino

Supozu ke SX estas subaro en topologia spaco X. Konsideru la kolekton 𝒯(X) de ĉiuj malfermitaj aroj de X. El tiuj, konsideru la subkolekton

{U𝒯(X):US}

de tiuj malfermitaj aroj, kiuj estas subaroj de S. Ĉi tiu estas parte ordita aro laŭ la rilato de subareco. Ĝi havas unikan maksimumon, ĉar la kunaĵo de arbitra familio de malfermitaj aroj estas malfermita; ĉi tiu maksimumo estas la malfermaĵo S de S. Pli konkrete, ĝi estas la kunaĵo de ĉiuj tiuj malfermitaj aroj, kiuj estas subaroj de S

S={U𝒯(X):US}.

Interna punkto de S estas elemento de la malfermaĵo de S.

Ekzemploj

En topologia spaco X, la malfermaĵo de malfermita aro estas la originala aro mem:

U𝒯(X)U=U.

Specife, la malfermaĵo de la malplena aro estas la malplena aro, kaj la malfermaĵo de la tuta spaco X estas la tuta spaco X.

=
X=X

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj