Leĝo de tangentoj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La triangulo

En trigonometrio, la leĝo de tangentojtangenta formulotangenta regulotangenta teoremo estas interrilato inter longoj de lateroj kaj tangentoj de anguloj ĉe triangulo sur eŭklida ebeno.

Se longoj de lateroj de la triangulo estas a, b kaj c kaj la anguloj kontraŭaj al tiuj lateroj estas α, β kaj γ, la leĝo estas:

aba+b=tan[12(αβ)]tan[12(α+β)]

Pruvo

Por pruvi oni startu de la leĝo de sinusoj:

asinα=bsinβ

Estu q:

q=asinα=bsinβ

Ĉi tiun identon, oni solvu por ambaŭ b kaj a kiel tia,

a=qsinα,b=qsinβ

Nun eblas kalkuli valoron aba+b:

aba+b=qsinαqsinβqsinα+qsinβ=sinαsinβsinα+sinβ

Per la trigonometriaj identoj por produto kaj sumo rezultiĝas

sin(x)+sin(y)=2sin(x+y2)cos(xy2)

kaj por x=α kaj y=±β rezultiĝas

aba+b=2sin(αβ2)cos(α+β2)2sin(α+β2)cos(αβ2)=tan[12(αβ)]tan[12(α+β)]

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Trigonometrio