Konstanto de Faraday

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Sen fontoj

La konstanton de Faraday (F, foje stilizita kiel ℱ) oni uzas en fiziko kaj ĥemio, kaj ĝin difinas kiel la kvanton da elementaj elektraj ŝargoj en unu molo. La konstanto de Faraday ricevis sian nomon pro la brita sciencisto Michael Faraday.

Ĝi estas reprezentita per la simbolo F, kaj ĝia difin-ekvacio estas la jena:

F=NAq

kie NA estas la nombro de Avogadro (proksimume 6,022 x 1023 molo−1), kaj q estas la ŝargo-kvanto de unu elektrono (proksimume 1,602 x 10−19 C). Do:

F = 96 485,3399 C/molo

Vidu ankaŭ