Koŝia konverĝa provo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La koŝia konverĝa provo estas maniero por provi konverĝon de malfinia serio. Ĝi estas nomita laŭ Augustin Louis Cauchy, kiu publikigis ĝin en sia verko "Cours d'Analyse". [1]

Deklaro

Serio

i=0ai

estas konverĝa se kaj nur se por ĉiu ε>0 estas nombro N tia ke

|an+1+an+2++an+p|<ε

veras por ĉiuj n>N kaj p1.

Ekzemplo

La serio 1+14+19+116+ konverĝas, ĉar

|i=n+1m1i2|<|i=n+1m1i(i1)|=|i=n+1m(1i11i)|=1n1m<1n1N<ε,

kiam N>1ε, dank' al la arĥimeda eco.

Provo

La provo laboras ĉar la serio estas konverĝa se kaj nur se la parta sumo sn:=i=0nai estas koŝia vico: por ĉiu ε>0 estas nombro N, tia ke por ĉiuj n,m>N veras |smsn|<ε. Oni povas supozi ke m>n kaj tial aro p=m-n. La serio estas konverĝa se kaj nur se

|sn+psn|=|an+1+an+2++an+p|<ε.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ

  1. Cauchy's Cours d'analyse : An Annotated Translation (artikolo ĉe Book Depository, vizitita la 25-an de decembro 2019)