Karakteriza ekvacio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En lineara algebro, la karakteriza ekvacio de kvadrata matrico A estas la ekvacio de unu variablo λ

det(AλI)=0

kie I estas la identa matrico. La solvaĵoj de la karakteriza ekvacio estas precize la ejgenoj de la matrico A. La polinomo maldekstre de "=" estas la karakteriza polinomo de la matrico.

Ekzemple, por matrico

P=[193226],

la karakteriza ekvacio estas

det(PλI)=0
det[19λ3226λ]=0
λ245λ+500=0
(λ25)(λ20)=0.

Do ejgenoj de ĉi tiu matrico estas pro tio 20 kaj 25.

Rega teorio

En rega teorio, karakteriza ekvacio de lineara sistemo priskribita per diferencialaj ekvacioj

dx(t)/dt = A(t)x(t) + B(t)u(t)
y(t) = C(t)x(t) + D(t)u(t)

estas la karakteriza ekvacio (en la senco uzata en lineara algebro) de la matrico A.