Kalia kvarborato
Kalia kvarborato aŭ kalia borakso estas kalia salo de la kvarborata acido rezultanta el varmigo de la kalia borato. Ĝi estas blanka solidaĵo, solvebla en akvo, kaj uzata en agrikulturo kiel herbicido kaj antifunga agento, kaj en industrio kiel kemia reakcianto.
Kvarboratoj estas stabilaj en solida stato, tamen en akva solvaĵo ili laŭgrade ŝanĝas al ortoboratoj (BO3-).[4] Kalia kvarborato estas alkala salo kaj povas anstataŭi borakson kiam natriaj saloj ne povas esti uzataj. Kvarborato de kalio ankaŭ estas bonega solvanto por metaloksidoj ĉe altaj temperaturoj.
Kvarboratoj estas uzataj kiel mikronutraĵoj en agrikulturo. Ili influas en la sukermovado de la plantoj, en la sintezo de proteinoj, spirado kaj aŭksino-transporto.
Sintezo
- Sintezo de kalia kvarborato pere de malkomponado de la kalia borato:
|
|
Reakcioj
- Kalia kvarborato reakcias kun kalcia klorido por doni precipitaĵon de kalcia kvarborato kaj kalia klorido:[5]
|
|
Literaturo
- 20 Mule Team
- Fisher Scientific
- American Elements
- Chemical Book
- Alfa Aesar
- Industrial Minerals & Rocks: Commodities, Markets, and Uses
- Pesticide Chemistry
Referencoj
Ŝablono:Neorganikaj saloj de kalio Ŝablono:Organikaj saloj de kalio Ŝablono:Ĝermo