Izoprema procezo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Izoprema procezo en pV koordinatoj.

Izoprema procezo estas termodinamika procezo, en kiu premo estas fiksa (konstanta). Ĉi tiu procezo estas en ciklo de Clausius-Rankine, ciklo de Brayton-Joule, ciklo de Joule kaj ciklo de Seiliger-Sabathé.

En ĉi tiu procezo, la valoro de laboro estas simple donata per la produto de premo kaj ŝanĝo de volumeno:

W = p ΔV.

El la ekvacio de Clapeyron, oni facile deduktas la leĝon de Charles, kiu asertas ke, por ideala gaso en fiksa premo, la volumeno estas proporcia al la temperaturo:

VT=konst.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj