Invarianta maso

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je la speciala teorio de relativeco, la invarianta masoripoza maso aŭ simple maso estas la normo de la kvardimensia movokvanto de korpo — alivorte, la mas-ekvivalento de tiu energio, kiun korpo havas en sia referenckadro (“dum ripozo”).

Difino

Supozu ke la energio de korpo estas E, kaj la (tridimensia) movokvanto estas p. Alivorte, la kvardimensia movokvanto estas la ĉi-subo:

pμ=(E/c,p).

(En tio, c signifas la lumrapidon.) Supozu ke la signaro de la spactempa metriko estas plejparte plusa:

ημν=diag(1,+1,+1,+1).

Do, la invarianta maso de la korpo estas la ĉi-suba kvanto:

m0=ημνpμpν/c2=E2/c4p2/c2.

Propraĵoj

La invarianta maso estas fizika invarianto: ĝi ne dependas de la referenckadro de la observanto.

Eksteraj ligiloj