Integrala eksponenta funkcio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Graikaĵoj de E1 (supra) kaj Ei (malsupra)

En matematiko, la integrala eksponenta funkcio Ei(x) estas difinita kiel difinta integralo de certa esprimo kun la eksponenta funkcio:

Ei(x)=xettdt

Ĉar integralo de 1/t malkonverĝas je t=0, la pli supre donita integralo estas komprenata kiel la koŝia ĉefa valoro.

La integrala eksponenta funkcio havas la serian prezenton:

Ei(x)=γ+lnx+k=1xkkk!

kie γ estas la eŭlera γ konstanto.

La eksponenta funkcia integralo estas proksime rilatanta al la logaritma integrala funkcio li(x)

li(x) = Ei (ln (x)) por ĉiu pozitiva reela x≠1.

Ankaŭ proksime rilatanta estas funkcio kiu integralatas super malsama limigo:

E1(x)=xettdt

Ĉi tiu funkcio povas esti estimita kiel etendado de la integrala eksponenta funkcio al negativaj reelaj nombroj per

Ei(-x) = - E1(x)

Oni povas esprimi ilin ambaŭ per la tuta funkcio

Ein(x)=0x(1et)dtt=k=1(1)k+1xkkk!

Uzante ĉi tiun funkcion, oni tiam povas difini, uzante la logaritmon

E1(x)=γlnx+Ein(x)

kaj

Ei(x)=γ+lnxEin(x)

La integrala eksponenta funkcio povas ankaŭ esti ĝeneraligita al

En(x)=1exttndt

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj