Impulso (fiziko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Prisupre

Je klasika mekaniko, la impulso estas la integralo de forto dum specifa daŭro; alivorte, ĝi estas la neta ŝanĝo de movokvanto.

Difino

Supozu, ke forto F(t) agas sur korpon je tempo t. Do, la impulso dum la daŭro [t1,t2] estas la ĉi-suba integralo:

I=t1t2F(t).

Ĉar forto estas vektora, impulso estas ankaŭ vektora.

Ĉar forto estas la ŝanĝrapido de movokvanto p(t), la impulso estas la diferenco inter la fina movokvanto kaj la komenca movokvanto:

I=p(t2)p(t1).

Mezurunuo

La mezurunuo de impulso en la internacia sistemo de unuoj estas la neŭtono-sekundo (N·s), kiu estas sama kiel la kilogramo-metro en sekundo (kg·m/s); la movokvanto havas la saman internacian mezurunuon, ĉar impulso estas simple la diferenco inter movokvantoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Vidu ankaŭ