Hipergrafeo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekzemplo de hipergrafeo kun V={v1,v2,v3,v4,v5,v6,v7}, E={e1,e2,e3,e4} ={{v1,v2,v3},{v2,v3}, {v3,v5,v6},{v4}}.

En matematiko, hipergrafeo estas aro (V,E), kie V estas aro de elementoj (nomataj verticoj) kaj E estas aro de subaroj de V (nomataj eĝoj aŭ, pli precize, hipereĝoj).

Hipergrafeo do estas ĝeneraligo de ordinara grafeo, kie eĝoj povas ligi pli ol du verticojn. Tiel hipereĝo estas ĝeneraligo de eĝo al ajna nombro da enhavataj verticoj.

Se ĉiu hipereĝo konsistas el k elementoj, la hipergrafeo nomiĝas k-unuforma, aŭ simple k-grafeo. Ordinara grafeo do estas 2-unuforma hipergrafeo2-grafeo.

Literaturo

  • Matthias, Ulrich: Rifuto de kombinatorika konjekto de P. Turán, Scienca Revuo Vol. 45 (1994)(2), p. 26-30.

Ŝablono:Projektoj

de:Graph (Graphentheorie)#Hypergraph