Hidrargo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Informkesto kemia elemento

Ŝablono:Veneno Hidrargo (Ŝablono:Lang-la, hydro = akvo, argyrum = arĝento) estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Hg kaj atomnumeron 80. Ĝi estas peza, arĝentkolora transirmetalo, kaj unu el du elementoj, kiuj estas likvaj ĉe ĉambra temperaturo. La alia estas bromo, kiu ne estas metalo. Dum alia metalo galiumo fandiĝas nur ĉe temperaturo je 303 K (Ŝablono:GdC, do super la norma ĉambra temperaturo).

Datenoj

  • Simbolo: Hg
  • Atomnumero: 80
  • Atommaso: 200,59 u
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: 629,88 K (356,73 oC)
  • Fandpunkto: 234,32 K (-38,83 oC)
  • Superkonduktiveco: 4,15 K (-269 oC)
  • Denseco: 13 579,04 kg/m3

Produktado

En Hispanio famas el historiaj epokoj (Romia Imperio) la minoj de cinabro el Almadeno, provinco de Ciudad Real.

Uzado

Hidrargo estis uzata en certaj specoj de ŝaltiloj, certaj specoj de lampoj (minimumaj kvantoj, kiel gaso, uzo daŭras), plie termometroj, barometroj, kaj aliaj scienciloj. Eĉ pli frue ĝi estis uzata por minado de oro kaj arĝento. Alojo (kunmiksaĵo) de hidrargo kun alia metalo (plej ofte arĝento) formas amalgamon.

Danĝereco kaj malpermeso

Hidrargo estas toksa elemento, kaj povas damaĝi interalie hepaton kaj cerbon. Pro la danĝereco estas uzado de hidrargo nuntempe plejparte malpermesita.

Bildaro

Ŝablono:-

Vidu ankaŭ

Ŝablono:-

Proverbo

Ekzistas proverbo pri hidrargo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:-

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Ĝermo Ŝablono:PeriodaTabelo